Viveroj

Iri al enhavo | Iri al menuo | Iri al serĉilo

ĵaŭdo la 2-a de julio 2009

Unua laboro

Ĉi-monate mi laboras unuafoje en mia vivo. Mi antaŭe parolis pri unumonata laborservo, kiun mi devas fari por mia lernejo. Mi trovis: mi laboras en poŝta klasifikejo. Fakte mi ne certas pri la vorto: tie oni kolektas ĉiujn poŝtaĵojn de la departemento, metas ilin en maŝinojn, kiuj klasas ilin laŭ la adreso, kaj dissendas ilin al konvenaj poŝtejoj.

Mi havas plurajn taskojn. Mi devas meti poŝtaĵojn en la maŝinojn, aŭ eligi ilin kaj meti ilin en la ĝustajn kestojn, kaj tiel plu. Tio estas ja teda. Mi kore esperas, ke post mia studado, mi havos pli ineresan laboron.

dimanĉo la 14-a de junio 2009

Gastigado

Ve, refoje dum longa tempo mi ne alskribis tiun taglibron. Sed mi ja havas aferojn por diri. Mi do parolu pri pasint-semajna sperto: mi gastigis du Esperanto-parolantojn. Ili nomiĝas Andy kaj Jordon kaj venas el Usono. Ili planas iri al la ĉi-somera IJK (al kiu ankaŭ mi iros), kaj profitas la okazon por ĉirkaŭvojaĝi Eŭropon. Ili serĉis gastigontojn, kaj mi favore respondis, ĉar tio povus esti interesa sperto.

Plu legu...

dimanĉo la 10-a de majo 2009

Maldungita pro sia opinio

Mi jam parolis pri projekto de franca leĝo pri la protektado de aŭtorrajtoj en la Interreto. Ĉi tiu leĝo estas konata laŭ la nomo HADOPI (alta estraro por verko-dissendado kaj aŭtorrajto-protektado en la Interreto). Tiu leĝo verŝajne ne estas efektivigebla kaj estas tre diskutata.

Ĝi fakte estis akceptita en la Nacia Asembleo, sed poste malakceptita, kaj finfine reekzaminota.

Multaj homoj sendis al deputito retleteron, por klarigi al li, kial la leĝo HADOPI ne helpos artistojn kaj ne estas realisma. Interalie faris tion Jérôme Bourreau-Guggenheim, respondeculo pri reta servo de TF1 (la unua franca televidkanalo). Lia retmesaĝo ekestis sur skribtablo de TF1, kaj li estis eksigita.

En sia retejo, TF1 klarigas lian maldungon.

TF1 estas la sola aŭd-vida grupo, kiu lanĉis procedurojn pri piratado de siaj verkoj kaj por defendi francajn kreadon kaj produktadon, kaj la rajto-havantojn.

En tiu kunteksto, la ĝisostaj opinimontroj plurfoje publike esprimitaj, laŭ tiu rolo, de la respondeculo pri reta novigado de TF1, alkondukis la firmaon disiĝi de tiu respondeculo pro du kialoj:

  • ili estas malaj al oficialaj deklaroj de la grupo TF1, publike favora al tiu leĝo;
  • ili malkongruas kun liaj respondecoj ene de e-TF1, filfirmao de la grupo ankaŭ okupiĝanta pri la batalon kontraŭ la reta piratado.

“Plurfoje publike esprimitaj”? Miascie, li sendis unu retleteron, kaj retleteroj estas teorie privataj. Cetere, mi tute ne estas profesiulo pri leĝoj, sed la artikolo L1132-1 de la kodekso pri laboro malpermesas maldungi salajrulo pro (interalie) siaj politikaj opinioj.

Plie, en la retejo de TF1 oni povas komenti la novaĵon: multege da komentoj estis plurfoje forviŝitaj.

Tiu afero estas nekredebla. Kiam en forumoj, mi legas “La estraro volas regi nin, nia lando fariĝas diktatoreco”, mi opinias, ke homoj asertantaj tion troigas kaj estas iom paranojaj. Tamen ĉi-foje, mi demandas min, ĉu ili ne iom pravas.

merkredo la 22-a de aprilo 2009

Trans l’ universo

Mi ŝatas la televidan serion Stargate SG-1. Ĝi estas usona scienc-fikcia serio, kiu daŭris dek jarojn, kaj havas duan derivitan serion kaj tutan universon.

Sed Stargate unue estis filmo. Mi ne vidis ĝin de longa tempo, do mi re-spektis tiun filmon antaŭ kelkaj tagoj.

Kompreneble tiu filmo estas plena je malverŝajnaĵoj, ĉefe sciencaj (la koordinatsistemo kun stelfiguroj estas absurda) kaj lingvaj (la roluloj vizitas planedon, kie vivas homoj, kies lingvo tiel evoluis dum 10 000 jaroj, ke la heroo bezonas du tagojn por lerni ĝin). Sed mi ĉefe miris vidante tion.

Stargate.png

Vi povas vidi, ke tiu planedo havas tri satelitojn. Ne, mi ne sonĝas: la supra satelito strange similas Lunon vidatan de Tero. Kaj la dekstra estas la sama kun rotacio je 90°. Kaj la maldekstra estas la sama kun rotacio je 180°.

lundo la 13-a de aprilo 2009

Far

Hodiaŭ mi kuiris kukon, nomata france far [faʁ], kaj bretone farz fourn ([faʁs fuʁn] se mi ne eraras). Ĝi estas recepto de Bretonujo.

Mi opinias, ke ĝi estas tre bongusta (fakte estas mia plej ŝatata kuko). Tiu recepto estas ankaŭ facila. Por fari ĝin, oni bezonas:

  • 1 L da lakto,
  • 250 g da faruno,
  • 125 g da sukero,
  • 4 ovojn,
  • 400 g da senkernaj sekigitaj prunoj,
  • buteron,
  • rumon.

Ŝutu en salatujon sukeron kaj farunon kaj miksu ilin. Faru puton kaj rompu la ovojn en ĝin. Miksante, aldonu iom-post-iome la lakton. Se vi volas, vi povas aldoni unu aŭ du sup-kulerplenojn da rumo (du aŭ tri centilitrojn).

Antaŭvarmigu la fornon. Dume, ŝmiru la pladon per butero, kaj verŝu en ĝin la paston.

Kiam la forno estas varma, enfornigu la pladon dum kelkaj minutoj, kaj aldonu la prunojn. (Oni iom atendas, ke la fundo de la kuko malmoliĝos, por ke la prunoj ne tuŝu la pladon.) Baku dum duonhoro je 220 °C. (Mi ne estas absolute certa pri la kuirtempo, du kontrolu la kukon. Eble 40 minutoj necesos.)

Anstataŭ prunoj oni povas meti sekvinberojn (mia patrino eĉ foje faris far-on per pom-pecoj). Eble mi troigis metante 400 gramojn da prunoj (mi trovis aliajn receptojn, kiuj rekomendas nur 100).

Atendu ĝis la kuko malvarmiĝos, kaj frandu.

Far2.jpg

vendredo la 3-a de aprilo 2009

Krei leĝon senkomprene

En Francujo hieraŭ agnoskiĝis la leĝo “Kreado kaj Interreto”. Temas pri leĝo por batali kontraŭ kontraŭleĝan elŝutadon. Nun kontraŭleĝaj elŝutantoj povas havi sian retatingon fermita (kvankam la eŭropa parlamento preskaŭ unuvoĉe malaprobis tion). Retumantoj eĉ povos instali registaran programon por kontroladi kion ili faras per la Interreto, por pruvi, ke ili estas senkulpaj. (Mi kredis, ke ni havas supozon pri senkulpeco…) Multaj asocioj pri konsumantoj kaj libera programaro vigle kontraŭis tiun leĝon, kiu estos neefektivigebla kaj senefika, sed tio ŝanĝis nenion. Cetere estas mirige, ke la leĝo estis akceptita je la 23-a vespere. En la Asembleo tiam ĉeestis 16 deputitoj. Dek ses. Francujo havas 577 deputitojn.

La ĉefa proponinto de tiu leĝo estas nia ministrino pri kulturo, Christine Albanel [kʁistin albanɛl].

Hieraŭ, en la Nacia Asembleo, deputito demandis al ŝi: “La aranĝaĵoj pri komputila sekurigo kontraŭas la aranĝaĵojn tolereblajn kaj akcepteblajn de libera programaro. Aŭ vi konsideras, ke libera programaro ne gravas, kaj vi dekretas nacian senzorgecon al libera programaro, aŭ vi diras al ni, kiel ili kongruas.”

Jen kion ŝi respondis.

Pri liberaj programaroj… Evidente, liberaj programaroj, kiam oni aĉetas, evidente programarojn, ekzemple la pakon Microsoft (tio ne estas libera programaro): Word, Excel, PowerPoint, evidente estas fajroŝirmiloj, mi ĵus diris tion, estas sekurigaj programaroj. Sed ankaŭ en liberaj programaroj vi povas havi fajroŝirmilojn, kiuj cetere, sed evidente. Ekzemple, ni en ministrejo havas liberan programaron nomitan OpenOffice, kaj ja estas sekuriga programaro, kiu malhelpas la ministrejo pri kulturo atingi, kompreneble, kaj liberprogramaraj eldonistoj provizas fajroŝirmilojn, kaj mem provizas senpagajn fajroŝirmilojn. Do ĉi tio argumento estas senbaza. Tion mi volis diri.

Ĉu vi ne komprenis? Ankaŭ mi komprenis nenion.

Ĉiu ajn povas paroli pri temo, kiun li fakte ne konas. Ankaŭ mi certe faras tion. Sed ĉi tio estas akceptebla en trinkeja diskuto. Ne kiam oni faras leĝon pri ĝi.

lundo la 16-a de marto 2009

Koncerto

Antaŭhieraŭ mi iris al Bruselo (Belgujo) por vidi koncerton de la finna grupo Nightwish, kies muziko estas “simfonia metalroko”. Mi ŝatas ilin; ilia muziko plaĉas al mi kaj ne estas tro orelŝira, male al aliaj metalrokaj grupoj.

Tamen min ĝenis la bruo. Ĝi estis tiel laŭta, ke ĝi iom dolorigis miajn orelojn, kaj iom malhelpis min rekoni melodiojn. La drumo iufoje kaŝis la voĉon de la kantistino.

Kaj mi miris, kiam mi vidis la vendatajn T-ĉemizojn. Ili kostis po 30 €! Se vi ne kutimas je eŭroj: ĉi tio estas kostega. Mi antaŭe pensis: “Eble la T-ĉemizoj kostos 10 aŭ 15 eŭrojn.” Tute ne. Ili estis preskaŭ tiel kostaj, kiel la koncertobileto.

Malgraŭe mi ne bedaŭras, ke mi reale vidis kaj aŭdis ilin.

sabato la 31-a de januaro 2009

xkcd

xkcd estas reta bildrakonto kreita de Randall Munroe. Laŭ li, ĝi estas “retkomikso de romanco, sarkasmo, matematiko, kaj lingvo”.

xkcd estas anglalingva kaj havas la permesilon Creative Commons. Ĉi tio signifas, ke oni rajtas reuzi lian laboron. Mi ja tradukis kelkajn bildrakontojn al la franca. Kial mi ne esperantigus kelkajn? Jen sep el ili.

Plu legu...

dimanĉo la 18-a de januaro 2009

Interreto kaj privata vivo

Franca magazino Le Tigre publikigis artikolon pri la privata vivo en Interreto. La redaktinto hazarde elektis nekonaton, serĉadis informojn pri li, kaj publikigis la trovaĵojn: lian laboron, lian lastan ferion, liajn eks-koramikinojn… Ĉiu, kiu volis, povis trovi tiujn informojn, ĉar li donis ilin (intence aŭ ne) en retejoj kiel Facebook kaj Flickr.

Ĉi tio estas timiga. Mi tute ne ŝatus, ke iu ajn povus scii tiajn faktojn pri mi. Tial mi ne ŝatas doni mian veran nomon en la reto, kaj tial mi ne aliĝis al Facebook (nu, mi ne aliĝis ĉefe ĉar mi ankoraŭ ne komprenis, pri kio tio utilas).

Oni plendas pri la plimultiĝo de kontrolkameraoj, kaj pri la surslipigo de informoj pri ĉiuj, sed aliflanke, homoj pli kaj pli publikigas sian privatan vivon per la Interreto. Ĉu tio ne estas paradoksa?

ĵaŭdo la 15-a de januaro 2009

Izolaj popoloj

Foliumante Vikipedion, mi hazarde trovis artikolon pri popolo nomata Sentinelezoj.

Tiu popolo loĝas en la insulo North Sentinel Island, ero de la Andamanoj — insularo en la Bengala Golfo, kiu apartenas al Barato. En tiu insulo estas pluraj praloĝantaj popoloj, sed ili preskaŭ ĉiuj malaperis pro koloniado. Nur sentinelezoj bonfartas daŭre plu.

Tiu popolo ja estas unu el la izolaj popoloj de la mondo. Ili agas malamike al fremduloj, kaj bonvenigas vizitantojn per sagoj. Ili verŝajne pasigis milojn da jaroj kvazaŭ sen rilato al la ekstera mondo. Tial oni scias pli-malpli nenion pri ili: oni nur povas supozi, ke ili estas inter 50 kaj 500. Oni nomas ilin “sentinelezoj” nekonante la nomon, kiun ili donas al si mem. Oni tute ne konas ilian lingvon; oni eĉ ne scias, ĉu ĝi rilatas al aliaj lingvoj de la insularo.

Plu legu...

- paĝo 1 el 3